← Reen al T

PIV · 16053

Troj/o

Troj/o Granda urbo en Malgrandazio, kiu estis dek jarojn sieĝata de la helenoj; ĝiaj ruinoj troviĝas apud Hissarlik (26°15′E, 39°57′N): dum nia patro antaŭ Troj’ batalis Z.
Troja. Rilata al Trojo: la Troja regno, armeo; Hektoro, la Troja heroo.
Troja ĉevalo
Grandega ligna ĉevalo, per kiu la helenoj eniris Trojon.
💻 Komputila programo, farita tiel, ke ĝi ŝajnas sendanĝera, sed rompas la sekurecon aŭ difektas ion en komputila sistemo. viruso.
Trojano. Loĝanto de Trojo.
Trojanoj 🔭 Asteroidoj en la du Lagranĝaj punktoj de la orbito de Jupitero.
Trojio. La lando ĉirkaŭ Trojo.