← Reen al A

PIV · 1497

★azen/o

azen/o
Sp. de ekvo (Equus asinus) proksime parenca al ĉevalo, sed kun longaj oreloj.
Kn de la longorelaj ekvoj: doma azeno; sovaĝa azeno X ( hemiono); la azeno iaas; la hufbato de l’ azeno (venĝo al falinta malamiko); per enterigo de azeno li estos enterigita X (ironie: ĵetita al rubejo); humila k rajdanta sur azeno, sur ido de azenino X. mulo, hino.  Azenfelo.
(f) Tute malklera, malsaĝa homo: forveturis azenido k revenis azeno; azen’ al azeno riproĉas malsaĝon Z; sur la tero se azenoj ne amasus, la milit’ eĉ ne okazus K. ansero, ŝafo.
azena. Rilata al azeno(j): azenaj oreloj; azena obstinego, pacienco.
azenaĵo
🍴 Viando de azeno.
👥 Stulta diro aŭ faro.
azenigi. Fari, ke iu aspektu plena stultulo: ĉiuj rigardu, kiel azenigita estas la urbestro! Z.
azenisto. Tiu, kiu kondukas azeno(j)n.