← Reen al Ŝ

PIV 2020 · 15223

★ŝtup/o

ŝtup/o
Ĉiu el la transversaj ŝtonaj platoj aŭ lignaj tabuloj, metitaj unu post k super alia por ebligi suprenpaŝon: li suriris la unuan ŝtupon de la trono B; la gefianĉoj suriris la ŝtupojn de la altaro; la servistino glitis sur la lasta ŝtupo k defalis; (f) la unua ŝtupo estas trapasita (f: la unuaj malfacilaĵoj estas venkitaj).
Ĉiu el la analogaj rimedoj, uzataj por supren- aŭ malsupren-iri, ekz. la rungoj de eskalo, la entranĉoj faritaj en glacimuro por enmeti la piedojn, la breto(j) fiksita(j) al veturilo, vagono ks, por helpi la en- k el-iĝon k.a.: sur la supra ŝtupo de la ŝtupareto; ne metu la piedon sur la ŝtupon antaŭ la plena halto de la trajno.
(f) Ĉiu el la gradoj en progresado k malprogresado, promocio ks: transira ŝtupo Z; ŝtupo post ŝtupo li atingis la rangon de unua ministro B; atingi plej altan ŝtupon de civilizo; ĉe la individua ŝtupo tio apenaŭ estas rimarkebla.
Ero de kaskada cirkvitaro de elektronika aparato, funkcianta kiel amplifilo, rektifilo, oscililo ks: amplifa ŝtupo, rektifa ŝtupo, oscilŝtupo.
Konsumiĝonta parto de raketo, kiu propulsas ĝin ĝis difinita altitudo: plurŝtupa raketo. Sin. etaĝo.
ŝtupa
Prezentanta ŝtupojn: ŝtupaj benkoj en amfiteatro.
Progresiva: ŝtupa filtrilo (vitra plako, kovrita de diversaj tavoloj de diversaj grizecoj, kiuj ŝtupe tralasas la lumon); ŝtupa elpuŝiĝado de formoj malbonaj per formoj pli bonaj Z; enkonduki reformojn ŝtupe k malrapide Z.
ŝtuparo. Parto de konstruo, servanta por komunikigi malsamnivelajn partojn de tiu konstruo, k konsistanta el vico da samdistancaj lignaj tabuloj aŭ ŝtonaj platoj, sur kiuj oni metas la piedon por supren- aŭ malsupren-iri: kverka, marmora ŝtuparo; kruta Z, facila ŝtuparo; helica ŝtuparo; supreniri la altan ŝtuparon de la katedralo Z; belega domo kun larĝaj ŝtuparoj Z; veni laŭ la ŝtuparo Z. placeto, lifto, eskalatoro.
ŝtupare. En formo analoga al ŝtuparo: montoj ŝtupare leviĝantaj ĝis la horizonto.
ŝtupareto. Speco de malgranda movebla ŝtuparo, kun apogilo artikigita per ĉarniroj supre k retenata per ligrimedo malsupre, kiun oni uzas en magazeno, librejo ktp.
ŝtuparforma. Havanta formon analogan al ŝtuparo: ŝtuparforma turo en Babilonio.
ŝtupeto. Rungo de ŝtupetaro.
ŝtupetaro. Ilo konsistanta el du longaj stangoj kunigitaj per transversaj samdistancaj bastonoj (rungoj), sur kiuj oni metas la piedojn por supren- aŭ malsupren-iri. Sin. eskalo.
interŝtupo. Ŝtupo inter du difinitaj pozicioj: la afiksoj prezentas kvazaŭ interŝtupon inter gramatiko k vortaro.
pafŝtupo. Ŝtupo, aranĝita en tranĉeo aŭ en muro de fortreso, por ebligi al pafanto pafadi tra la embrazuroj.
ŝnurŝtupetaro. Ŝtupetaro, kies rungoj estas fiksitaj ĉe du longaj ŝnuroj, tiel ke la tuto estas kunvolvebla.