← Reen al E

PIV · 4077

eskal/o

eskal/o
Ŝtupetaro: simpla, duobla, kulisa (aŭ glitfolda) eskalo; ŝnureskalo (kies fostoj estas el ŝnuroj); eskalrungoj (la transversaj stangetoj, sur kiuj apogas sin la piedoj); la eskalfostoj (vertikalaj trabetoj, kunigitaj per la rungoj); ŝtupa eskalo (portebla, kun ŝtupetoj anst. rungoj).
Ŝiraĵo kun formo de eskalo, en maŝoŝtofo: ŝi malsekigis sian fingron, por haltigi la eskalon sur sia ŝtrumpo.
eskaladi (tr)
Grimpi per eskaloj ĝis la supro de la muroj de malamika urbo: (f) la piratoj eskaladis la fregaton.
Grimpi en la ŝnuraron de velŝipo.
eskalatoro. Mekanika ŝtuparo memmoviĝanta.
eskalimuna. Ne povanta ŝiriĝi eskalforme: eskalimunaj ŝtrumpoj.