PIV · 11067
norm²o
norm2o
1 Ordinara, laŭregula stato, ĝenerale rekonata kiel modelo: sekvi la sociajn normojn; tiu presartisto forte dekliniĝis de la normo.
2 ⚖ Preskribo aŭ regulo en ĝenerale aplikebla leĝo aŭ ekvivalenta akto: internacijuraj, kriminaljuraj normoj; normo, kiu reguligas la efektivigon de sankcioj.
3 Ĝenerale rekonata k ofte leĝe difinita regulo pri minimuma nivelo de produktokvalito, sekureco, higieno ks: normoj pri sekureco en minejoj, pri la lumiloj de aŭtomobiloj.
4 Ⓣ Regulo, difinanta la kondiĉojn de produktado de objekto aŭ de prilaborado de substanco, kies uzadon oni volas unuecigi tiel, ke tiuj objektoj aŭ substancoj estu interŝanĝeblaj: normoj pri laminataj feroj, pri seruroj, pri fenestrokadro; normoj pri klasifikado, pri sekureco, pri rendimento.
5 Ⓣ Modelo, kompare kun kiu oni juĝas la ĝustecon de la samspecaj produktaĵoj: la normoj povas garantii la ĝustajn dimensiojn de objekto aŭ ĝian egalan kvaliton; toleri koeficienton de nekonformeco al la normoj. ☞ etalono, ŝablono, tipo.
6 ∆ (pp vektora spaco) Funkcio sur la spaco, kiu ĝeneraligas la nocion de longo: la eŭklida normo de (2, 3) estas √13.
seminormo. Funkcio, kiu havas ĉiun econ de normo krom ke ĝi estas nur ⩾ 0: en spaco de Fréchet la topologio povas esti difinita per numerebla aro de seminormoj.
norma
1 Rilata al la normo: la normaj difinoj, dimensioj, profilo.
2 Konforma al la normo: norma specimeno, ekzemplero, mezurilo, pesilo; la norma tempo (loka meza horsistemo); norma atmosfero (teoria).
normi (tr) ∆ Provizi spacon per normo: la spaco de ĉiuj kontinuaj funkcioj ne estas normebla.
normaro. Tuto de normoj en iu fako.
normiga. Rilata al normigo: normiga komisiono.
normigi, normigadi
1 Ⓣ Apliki normig(ad)on en iu fako de industrio, produktado ks.
2 (vs) Konformigi al iu normo: normigi lingvon.
normigo, normigado Ⓣ Unuecigado de la produkt-elementoj, por faciligi la laboradon aŭ la komunikadon.
normumi (tr) ∆ Dividi vektoron per ĝia normo tiel, ke oni ricevas elementon de normo unu. Sin. ununormigi.
laŭnormigi ☐ Ⓣ Kontroli la valoron k ĝustecon de objekto, aparato ks, per komparado kun la norma tipo: laŭnormigi rezistilon, kondensilon, induktobobenon. ☞ gradigi. ➞ skalo.
nenorma. Nekonforma al normo.
samnormigi. Aranĝi, ke ĉiuj produktoj, laboriloj ks estu laŭ la sama normo.
ununormigi. Normumi.
medinormo ☼ Politike difinita k leĝe postulata medikvalito rilate al difinita(j) substanco(j) aŭ la fizika integreco de ekosistemo.
piĉnormo 𝅘𝅥𝅰 Ĝenerale akceptita frekvenco de tono: 440 estas la piĉnormo de A super meza C.