PIV 2026 · Artikolo 4126

etalono

Litero E

etalono
1 precize difinita modelo, kiu servas kiel baza konvencia mezurilo por ĉiuj samspecaj objektoj. ➞ normo 4.
2 EKON tiu fiksita kvanto de nobla metalo, al kiu estas egaligita la unuo de metala monsistemo. ➞ oretalono, arĝentetalono.
arĝentetalono etalono 2 de arĝento.
oretalono etalono 2 de oro.