PIV 2020 · 13044
★punkt/o
★punkt/o
1 Malgranda signo farita per pinta ilo: 📖 fina punkto (interpunkcia signo, montranta la finon de frazo); (analoge) punkto demanda (Sin. demandosigno), ekkria (Sin. krisigno); vokalaj punktoj (montrantaj la vokalojn, en la hebrea k araba skriboj); (f) meti la finan punkton al polemiko; la Akademio decidis – punkto! (oni ne diskutu plu).
3 Malgranda makuleto sur supraĵo: havi ruĝajn punktojn sur la haŭto; nigra punkto vidiĝis sur la ĉielo, anoncante pluvon; luma punkto, lasita de elektrona fasko sur ekrano.
4 📖 Mezurunuo de longo, uzata en tipografio: okpunkta tiparo; la Didot-punkto valoras dekduonon de cicero (0,3759 mm). ☞ grado, cicero, pigo.
5 ∆ Elemento de aro; speciale elemento de geometria objekto: punkto havas pozicion sed neniun etendon; popunkta difino de funkcio.
6 Preciza loko, kie io okazas: la punkto de kontakto de du korpoj; punkto de kruciĝo de itineroj; la armeo okupis la plej gravajn punktojn de la lando; dometo, staranta sur alta punkto de monto; 🌄 la kalkulita, la observita punkto, la taksita punkto de la pozicio de ŝipo; (f) sur kia punkto li freneziĝis? Z; punkto de vidado Z (vidpunkto); rigardi la aferon de malĝusta punkto de vidado Z; tio estas lia tikla, vunda punkto (pri tio li estas tre impresebla, tio estas lia malforta flanko).
7 Speciala temo, kiun oni atentas: la diskutita punkto de la regularo; la ĉefa punkto estas sukcesi; parolado, prediko pri tri punktoj; la tagordaj punktoj Z; mi en la unua punkto de mia Deklaracio diris klare […] Z. ☞ objekto.
akumuliĝa punkto ∆
1 (pp vico) punkto, kie la vico akumuliĝas; en ĉiu ĉirkaŭaĵo troviĝas nefinia nombro da viceroj.
2 (pp funkcio k punkto a) Valoro tia, ke la funkcio alprenas ajne proksimajn valorojn en ajna ĉirkaŭaĵo de a.
decimala punkto 💡 Punkto 2.
punkti (tr) Meti, desegni multajn punktojn sur io: punkti gravuraĵon; ruĝa floro punktita per nigraĵoj; griza, nigre punktita plumaro; (f) herbejo punktita de floroj B.
ekflama punkto Ⓚ Temperaturo, ĉe kiu substanco ekflamas ĉe kontakto kun flamo.
kuria punkto ☐ Temperaturo, super kiu feromagnetoj iĝas paramagnetaj (775 °C por fero).
★dupunkto 📖
1 Interpunkcia signo (:), atendiganta klarigon, ekzemplon aŭ citaĵon.
2 Signo, montranta dividon.
ĉefpunkto. Ĉiu el la kvar punktoj de la kompaskarto (eosto, nordo, sudo, uesto, kun simb-oj E, N, S, U).
tripunkto 📖 Interpunkcia signo (…), montranta, ke la senco de la frazo ne estas komplete esprimita.
subpunkto 📖 Kromsigno kun la formo de punkto sub litero.
superpunkto 📖 Kromsigno kun la formo de punkto super litero.
agopunkto. Loko, kie efikas ia ago: la agopunkto de forto.
apogpunkto. La punkto, ĉirkaŭ kiu levilo balanciĝas.
bolpunkto ☐ Tiu grado de temperaturo, je kiu bolas la koncerna likvo sub normala aerpremo. ☞ ebulioskopo.
deirpunkto. La punkto, de kiu komenciĝas la irado: la deirpunkto de la ekskurso estos la ĉefplaco; (f) jen la deirpunkto de mia aventuro.
dolorpunkto ⚕ La preciza loko, kie doloras.
fajropunktoj ⚕ Kaŭterizetoj en formo de punktoj.
falpunkto. Preciza loko, kie falas ia pafaĵo.
faldopunkto ☐ Ⓚ Krita punkto en fazdiagramo.
fandopunkto ☐ Ⓚ Temperaturo, je kiu fandiĝas substanco.
fikspunkto ∆ (pp bildigo, transformo) Elemento, kiu ne ŝanĝiĝas sub la transformo.
frostpunkto ☐ Ⓚ Temperaturo, je kiu difinita likvo frostiĝas: malaltiĝo de la frostpunkto. ☞ krioskopio.
kaŭterpunktoj Vd kaŭtero.
kreskopunkto 🍁 Meristemo.
krestopunkto. Plej alta punkto de balistika parabolo.
laborpunkto ⏚ Punkto de la karakteriza linio de elektrontubo, kiun oni agordas, por ricevi la plej bonan amplifon aŭ rektifon.
malbonpunkto. Tio, en kio iu aŭ io estas malpli valora: ŝi estis tute ne bela, tamen sen okulincitantaj malbonpunktoj Z.
mortopunkto Ⓣ Loko en la irado de maŝinorgano, ĉe kiu, ne plu ricevanta impulson, ĝi plu moviĝas nur pro la akirita rapido.
nulpunkto. Punkto, konvencie elektita kiel la origino de skalo: nulpunkto de termometro.
rosopunkto ❄ La temperaturo, ĉe kiu ekrosas.
saturpunkto. Saturiĝa punkto.
starpunkto. Opinio, kiun oni alprenis k konservas. ☞ vidpunkto.
tempopunkto. Momento, rigardata kiel sendaŭra en la tempofluo.
turnopunkto Z. Loko, kie vojo, strato ks turniĝas: (f) ni estas en unu turnopunkto de la historio.
tuŝpunkto
1 Loko, kie du aferoj kuntuŝiĝas.
2 (f) Ekzisto de rilato inter du aferoj: la problemo de lingvoplanado k tiu de planlingvo havas intimajn tuŝpunktojn.
vidpunkto. Maniero, kiel oni rigardas aferon; aspekto, kiun oni aparte konsideras el ĝi: kiam oni juĝas pri homoj, oni devas ja konsideri tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon Z; laŭ la teoria vidpunkto ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte Z; tiam la cirkonstancoj estos pli favoraj de diplomatia vidpunkto Z.