← Reen al K

PIV · 8111

★kom/o

kom/o
📖 Interpunkcia signo, uzata por apartigi diversajn frazelementojn, ebligante pli klaran komprenon (,): komon ofte, sed ne ĉiam, akompanas paŭzeto en voĉlegado.
💡 Tiu signo, metita inter la entjera k frakcia partoj de nombro skribita en la decimala sistemo (ekz. 2,3 = 2 k 3 dekonoj). Sin. decimala komo. punkto 2.
decimala komo 💡 Komo 2.
komoforma. Havanta la formon de komo: komoforma bacilo (bacilo de la azia kolerao).
fikskoma 💻 Rilata al prezento de nombro, en kiu la pozicio de la komo estas fiksa k implicita: fikskoma prezentado, dateno, variablo.
glitkoma 💻 Rilata al prezento de nombro, en kiu la pozicio de la komo varias k estas eksplicite prezentata: glitkoma dateno. eksponento, mantiso.
punktokomo 📖 Interpunkcia signo (;), uzata por indiki inter propozicioj apartigon pli gravan ol tiu de simpla komo, k malpli gravan ol tiu de punkto.
subkomo 📖 Kromsigno kun la formo de eta komo, uzata sub iuj konsonantoj, ekz. en la lingvoj latva k rumana.