PIV 2020 · 6139
★hok/o
★hok/o
1 Kurbigita pinta metalpeco, per kiu oni ion altiras: hoko de pakaĵportisto, de ĉifonisto, de barĝostango, de harpuno; (analoge) la hokoj de urtiko; kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l’ loko Z. ☞ agrafo, kroĉilo, noĉo.
2 Kurba metala aŭ alispeca peco, sur kiu oni ion pendigas: la vesto pendas de la hoko; hokoj por alkroĉi la tasojn; ŝafkvarono pendis de sia hoko.
3 Kurbigita akrapinta metalpeco, fiksita ĉe la fino de fadeno k provizita per logaĵo, por kapti fiŝojn: ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko Z; fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras Z; kapti fiŝon sur hokon Z; ĉu vi povas per fiŝistaj hokoj plenigi ĝian kapon? X (de Levjatano); (f) nun, kiam vi havas vian homon sur la hoko, vi devas ankoraŭ ruze manovri! Z.
4 Elstara metalpeco, fiksita ĉe pordo- aŭ fenestro-kadro, ĉirkaŭ kiu turniĝas ingo fiksita ĉe la pordo- aŭ fenestro-klapo: la pordo deleviĝis de unu hoko k pendis malrekte Z; pordo turniĝas sur sia hoko X; (f) olei la hokojn de la pordoj de l’ vivo Z. ☞ ĉarniro, kardino.
5 ⛷ Pugnofrapo donita horizontale per fleksita brako.
subhoko 📖 Kromsigno kun la formo de hoko sub litero: franca subhoko (¸); pola subhoko (˛); latva subhoko (,). ☞ cedilo.
hoka. Havanta la formon de hoko: hoka peco; (f) hoka nazo.
2 Provizita per hoko(j).
hoki (tr) Kroĉi, kapti per hoko: la fiŝo estas hokita!.
hokego. Graplo.
hoketo
1 Malgranda hoko: la hoketo de agrafo.
2 📖 Supersigno kun la formo de hoko super litero: ronda hoketo, U-hoketo (˘, kiel en la litero Ŭ); pinta hoketo, V-hoketo (ˇ, uzata sur konsonantoj i.a. en la ĉeĥa; Sin. dukorno). ☞ cirkumflekso.
hokingo Ⓣ Ringoforma metalpeco, destinita, por ke eniĝu en ĝi hoko: porda, fenestra hokingo; klapethava hokingo, pivota hokingo. ☞ ĉarniro, kardino.
ĉenhoko. Hoko ĉe la fino de ĉeno (de gruo ekz.).
fajrohoko. Noĉostango.
★fiŝhoko. Hoko 3.
fiŝhoki. Ĉasi fiŝojn per hokfadeno.
★pordhoko. Hoko 4.
ŝloshoko. Dirko.
vesthoko. Hoko ĉe muro aŭ en ŝranko, por tie pendigi veston.