PIV 2026 · Artikolo 11715

parabolo

Litero P

parabolo
1 MATE duagrada kurbo, kies fokusdiseco egalas al 1. ➞ koniko.
2 BELE alegoria rakonteto uzata por komuniki religiajn aŭ moralajn veraĵojn: li skribis tion en formo de parabolo Z ➞ alegorio, apologo, fablo, fabelo, proverbo.
3 BIBL KRIS rabena kaj evangelia literaturaĵo, en kiu la celata ideo estas instruata per la sumo de la verkelementoj neunuope konsiderataj: sen parabolo li ne parolis al ili; sed private li klarigis ĉion al siaj disĉiploj NT