PIV · 12910
★proverb/o
★proverb/o. Popola maksimo, enhavanta konsilon aŭ konstaton pri ia ĝenerala, psikologia aŭ morala veraĵo: proverbo estas sperto, proverbo estas averto Z; konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo Z. ☞ aforismo, sentenco.
proverba
1 Rilata al proverbo.
2 Konata kvazaŭ proverbo: la proverba fideleco de la hundoj.
proverbaro. Kolekto da proverboj: la Proverbaro de Z..
proverbologo. Studanto pri proverboj.
proverbologio. Scienco pri proverboj.