PIV · 13312
rektif/i
rektif/i Z (tr)
1 Ⓚ Purigi likvon per nova distilo aŭ alia kemia procedo.
2 ⏚ Transformi alternan kurenton en nur pozitivan kurenton, aŭ nuligante la negativajn alternancojn (unualternanca kurento) aŭ pozitivigante ilin (dualternanca kurento). ☞ malmoduli.
3 ∆ (pp kurbo) Trovi la longon de la kurbo: la kurbo de von Koch ne estas rektifebla.
rektifo. Ago rektifi: unualternanca (Sin. duononda), dualternanca (Sin. plenonda) rektifo.
rektifilo ⏚ Organo aŭ aparato por rektifi alternan kurenton.