PIV · 11235
★okcident/o
★okcident/o
1 Tiu parto de la horizonto, ĉe kiu la suno ŝajne subiras: kiel malproksime estas la oriento de la okcidento X; la vento blovis de sud-okcidento Z; nordokcidento. Sin. uesto.
2 Unu el la kvar ĉefpunktoj; simb.: U.
3 Tiu parto de la terglobo, aŭ de teritorio, kuŝanta en la direkto de okcidento: en okcidento (de Germanio) nenio nova; la okcidento de Usono estis la laste okupita parto de tiu lando.
Okcidento ♜
1 Eŭropo kiel kontrastanta kun Azio.
2 La okcidenta parto de Eŭropo: la Imperio de Okcidento (kontraste al tiu, kies ĉefurbo estis Konstantinopolo); la Eklezio de Okcidento (kontraste kun la Greka).
okcidenta. Estanta, aŭ venanta de okcidento: la okcidenta parto de la montoj; la akraj okcidentaj ventoj Z.
okcidente. En la okcidenta direkto: ĝi kuŝas okcidente de nia urbo; disvastiĝi okcidenten k orienten Z.