← Reen al S

PIV 2020 · 14948

★sud/o

sud/o
Tiu parto de la horizonto, kuŝanta maldekstre de observanto, kiu sur la ekvatoro rigardas la subirantan sunon: sin turni al sudo.
Unu el la kvar ĉefpunktoj; simb.: S: sud-eosto (SE), sud-uesto (SU); la vento blovis de sud-okcidento Z.
Tiu parto de la terglobo aŭ de lando, kuŝanta en la direkto de sudo: vojaĝo al sudo Z; la sudo de Francio, de Svedio.
Unu el la du polusoj de magneto.
suda
Troviĝanta en la sudo: en ĉiuj pli sudaj landoj Z; la temperamento de la sudaj virinoj; la sudaj ŝtatoj de Usono; la iama Suda Maro (meze de Nederlando, 5°30′E, 52°30′N) nun nomiĝas Isel-lago; la Sudaj Maroj (sude de Pacifiko).  antarkta.
Venanta de, aŭ rigardanta al, tiu direkto: suda vento; la suda fasado, portalo de la katedralo.
sude. En la suda direkto: sude oni vivas nude; sude de N. pereis la ŝipo; rigardi suden.
sudano X. Sudulo.
Sudisto En Usono, partiano de la sudaj ŝtatoj, favoraj al la sklaveco, dum la milito de 1861−1865.
sudulo, sudlandano. Persono, loĝanta en suda lando aŭ landoparto.
Rim. sud estas uzata pref-e, por signifi la sudan parton de kontinento, lando aŭ oceano: Sud-Ameriko, Sud-Koreio, Sud-Atlantiko ktp.
Sud-Afriko Vd Afriko.