PIV 2020 · 13602
★ros/o
★ros/o. Demetaĵo el etaj gutoj de akvo, devenanta el likviĝo (okazanta ordinare nokte aŭ matene) de vaporo sur la supraĵo de plantoj, grundo ktp en plena aero: tiel similaj unu al la alia, kiel du gutoj da roso Z; (f) la roso de la Dia favorkoreco X. ☞ prujno. ➞ rosopunkto.
rosas (ntr) Demetiĝas roso.
rosero. Guto de roso.
rosumo. Demetaĵo el fajnaj akvogutetoj sur malvarmaj surfacoj i.a. interne de konstruaĵo: fenestrovitroj kovritaj de rosumo. ☞ vaporo.
rosometro ❄ Aparato por mezuri per pesado la kvanton de estiĝinta roso.
sunroso. Drozero.