PIV 2026 · Artikolo 2400

Celsio

Litero C

Celsio familia nomo i.a. de sveda astronomo kaj fizikisto (1701–1744). Anders Celsius
celsia FIZI rilata al termometra skalo kun 100 gradoj inter la temperaturo de fandiĝanta glacio kaj tiu de la vaporo de bolanta akvo, sub normala atmosfera premo. ➞ celsia grado, celsia termometro, farenhejta, reaŭmura, kelvino 1.