PIV · 2399
celom/o
celom/o ♉ Korpa kavo ĉe la plimulto de animaloj, en kiu troviĝas la intesto k ceteraj internaj organoj. ☞ celentero. ➞ triblasta.
celomuloj. Ampleksa grupo (Coelomata) de animaloj, en kies korpo troviĝas celomo. ☞ celenteruloj, sponguloj.
sencelomuloj ♉ Grupo (Acoelomata) de sencelomaj animaloj, dublastaj (celenteruloj) aŭ triblastaj (ekz. plathelmintoj, rotaciuloj).