PIV 2020 · 13613
rotaci⁹i
rotaci9i (ntr) Turniĝi ĉirkaŭ interna akso: nia tero rotacias; rotacii sur pivoto. ☞ ruliĝi, turniĝi. ➞ rivoluo.
rotacio
1 Moviĝo de io, kio rotacias: la rotacio de la planedoj, de turbino, rotacirapido; 🔭 diferenciala rotacio (Nekohera turniĝo de gasa maso, tiel ke malsamaj partoj turniĝas kun diversaj angulecaj rapidoj).
2 ∆ Senreflekta movo en la ebeno kun fiksa punkto, en la spaco kun fiksa rekto (la akso).
3 Regula ŝanĝo, sinsekvo: la novico okupas ĉiujn postenojn en rotacio; rotacio de kulturoj (por eviti elĉerpi la grundon).
4 = kirlo 2.
rotacia. Rilata al rotacio: rotacia akso, rotacia maŝino (ĉe kiu turniĝa movo estas senpere produktata); rotacia presilo; rotacia figuro, kvantumnombro.
rotaciuloj ♉ Filumo (Rotifera) de triblastaj senvertebruloj sensegmentaj, sencelomaj, mikroskope malgrandaj, kun radosimila organo sur la kapo.