PIV 2026 · Artikolo 13523

rivoluo

Litero R

rivoluo
1 MATE TEKN rotacio je 360° ĉirkaŭ akso: helico, kiu faras mil rivoluojn minute ➞ rivolumezurilo.
2 ASTR moviĝo, per kiu astro revenas al sia origina pozicio: la rivoluoj de la planedoj la rivoluoj de satelito ĉirkaŭ la tero ➞ orbito 2.
rivolua rilata al rivoluo: MATE rivolua surfaco surfaco generita de ebena kurbo, kiu rivoluas ĉirkaŭ akso en la ebeno rivolua elipsoido rivolua solido solido estigita de areaĵo en ebeno, kiu rivoluas ĉirkaŭ akso en la ebeno
rivolui ntr MATE ASTR TEKN fari rivoluon: multaj eŭropanoj ankoraŭ kredis, ke la suno rivoluas ĉirkaŭ la tero OKi