← Reen al O

PIV · 11404

orbit⁴o

orbit4o
(orbita) Osta kavo, en kiu loĝas la okulglobo k ĝiaj aneksaĵoj. Sin. okulkavo.
🔭 Kurba linio, laŭirata de astro dum ĝia rondiro ĉirkaŭ alia astro: kalkuli la orbiton de Neptuno; la ebeno de la orbitoj de la planedoj ne estas konstanta.
Trajektorio de korpo, animata de perioda movo.
(pp operacio de grupo) Ekvivalentklaso de la koncerna ekvivalentrilato.
(f) Regiono, regata de iu scienco aŭ influata de iu homo: tiu speco de fenomeno entreniĝas iom post iom en la orbiton de la kemiaj sciencoj. kampo.
orbita. Rilata al la orbito:
: orbitaj nervoj;
: orbita movo de planedo.
orbiti (ntr)
Rivolui en orbito ĉirkaŭ.
Rondflugi ĉiam je la sama alteco super flughaveno, atendante la permeson alteriĝi.
orbitigi. Rivoluigi en orbito ĉirkaŭ.
surorbitigi. Orbitigi.