PIV · 780
aneks²i
aneks2i (tr)
1 Σ Enpreni fremdan teritorion en sian regnon: post plebiscito Savojo estis aneksita al Francio en 1860; en 1793 Prusio, Rusio k Aŭstrio perforte aneksis partojn de Pollando.
2 (f) Aligi ion malpli gravan k neĉefan al io ĉefa k pli grava: aneksi statistikojn al raporto.
aneksado. Ago de iu, kiu aneksas: politiko de aneksado.
aneksaĵo. Io aneksita: la aneksaĵoj de Napoleono; (f) la aneksaĵoj de organo, de traktato.
aneksismo. Politiko ema al aneksado.
aneksito ⚕ Inflamo de aneksaĵoj, tute aparte pp la uteraj aneksaĵoj (ovarioj, salpingoj).