PIV 2026 · Artikolo 13614

rotango

Litero R

rotango
1 BOTA speco de kalamo, kun longaj maldikaj tigoj masivaj kaj flekseblaj. specio Calamus rotang
2 BOTA parenca planto uzata en la produktado de rotango 3. specioj Calamus manan kaj Calamus caesius k.a.
3 KOMU tigoj de rotango 1 kaj precipe rotango 2, uzataj por fari korbojn kaj meblojn k.s. kaj pasintece uzataj por batpunado.
rotanga farita el rotango 3: rotangaj mebloj