PIV · 7120
kalam/o
kalam/o
1 🍁 G. (Calamus el arekacoj) de grimpaj, daŭrafoliaj, dioikaj arboj kun longa, glata, maldika, dorna trunko k kun plume kunmetaj folioj, kies folieroj estas parte anstataŭitaj de hokformaj dornoj; ĉ. 400 sp-oj – i.a. rotango – el la tropika Malnova Mondo, precipe Malajzio, iuj uzataj por rotango 2 aŭ por medicino (pro hemostaza fruktosuko).
2 (evi) = kalam-akoro.
3 ♜ Kano, uzata de la antikvuloj por skribi sur papiruso.