PIV · 11709
papirus²o
papirus2o
1 🍁 Sp. de cipero (Cyperus papyrus), plurjara herbo kun mallonga, manĝebla rizomo k kun triflankaj tigoj enhavantaj grandan, blankan medolon; hejma en C Afriko k Nil-valo, marĉeja, uzata por korbofarado k espartado. Sin. papiruscipero.
2 Papereca skribmaterialo, pasintece preparata, precipe en antikva Egiptio, el la tigmedolo de papiruso 1.
3 Skribfolio, tiel preparita: deĉifri papiruson; multaj lokoj el Iliado k el la evangelioj estas konservitaj al ni sur papirusoj.