PIV 2020 · 1072
arek/o
arek/o 🍁 G. (Areca el arekacoj) de daŭra- aŭ duondaŭra-foliaj, monoikaj arboj (palmoj) kun maldika trunko, kun plume kunmetaj folioj k kun ruĝaj aŭ oranĝaj fruktoj (beroj) unusemaj; ĉ. 60 sp-oj el Hindio k Malajzio, i.a. kateĉuareko.
arekacoj. Fam. (Arecaceae = Palmae) de unukotiledonaj plantoj – arboj, arbetoj k sen-tigaj plantoj (ankaŭ malmultaj lianoj) – monoikaj, dioikaj aŭ poligamiaj, kiuj sur pli-malpli alta, senbranĉa trunko (kelkfoje nula) portas aron da grandegaj, mane aŭ plume dividaj folioj k infloreskon el 3-nombraj floroj; precipe tropika k subtropika fam. de ĉ. 2650 sp-oj el 203 g-oj, ekz. areko, feniko, kokoso. Sin. palmoj.
areknukso. Frukto de kateĉuareko.
kateĉuareko. Sp. de areko (A. catechu), arbo el tropika Azio, kun maldika trunko k oranĝe ruĝaj, ovograndaj fruktoj, kies adstringa semo estas uzata por kateĉuo 2. Sin. kateĉupalmo. ➞ betelo, kateĉuo 2.