PIV 2026 · Artikolo 329

akoro

Litero A

akoro BOTA plurjara herbo 1 kun horizontala rizomo, klingoformaj folioj, mallarĝa spadiko kaj foliforma spato 3; nordhemisfera, humideja kaj orname kultivata. genro Acorus
akoraco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas akoro. membro de la familio Acoraceae (akoracoj)
kalam-akoro marĉoplanto kun spadiko el dense kunpremitaj etaj floroj flave verdaj. specio Acorus calamus