PIV 2026 · Artikolo 2401
celtido
celtido BOTA arbo aŭ trunkarbusto, fal- aŭ daŭra-folia, ĝenerale monoika, kun alternaj folioj (integraj aŭ segildentaj, ofte nesimetriaj) kaj kun pizogranda drupo, kiu ofte havas eksteran tre maldikan karnon dolĉagustan; el la mezvarmaj kaj precipe tropikaj regionoj, iuj kultivataj por ornamo kaj malmola ligno. genro Celtis ➞ kanabaco.
aŭstrala celtido specio de celtido el la mediteranea regiono. specio Celtis australis
okcidenta celtido specio de celtido el Nord-Ameriko. specio Celtis occidentalis