PIV · 2402
celul/o
celul/o ❤ Ĉiu el la etaj fakoj, kiuj formas la esencan konsistaĵon de iuj ostoj k de pluraj histoj: etmoidaj celuloj (cellulae ethmoidales); celula histo (el interplektitaj filamentoj, troviĝanta ĉefe sub la haŭto, sed ankaŭ inter la diversaj organoj). Rim. Ne konfuzu kun ĉelo.
celulito ⚕ Disvastiĝanta edemiga inflamo de celula histo, precipe subhaŭta k ofte pusiga.