PIV 2026 · Artikolo 18126

termometro

Litero T

Derivaĵoj en la artikolo 8
  1. celsi/a termometro
  2. cent/um/a termometro
  3. centezimal/a termometro
  4. farenhejt/a termometro
  5. minimum-maksimum-indik/a termometro
  6. registr1/a termometro
  7. rezist/otermometro
  8. termopar/a termometro
termometro SCIE instrumento por mezuri temperaturon.
celsia termometro centuma termometro montranta temperaturon laŭ celsiaj gradoj. ➞ Celsio.
centuma termometro termometro dividita en 100 gradojn. Sin. centezimala termometro.
centezimala termometro centuma termometro.
farenhejta termometro termometro montranta temperaturon laŭ farenhejtaj gradoj.
minimum-maksimum-indika termometro termometro, kiu registras la plej altajn kaj la plej malaltajn temperaturojn dum difinita tempo.
registr1a termometro termometro registranta temperaturan variadon sur turniĝanta cilindro.
rezistotermometro termometro funkcianta per la varianta elektra rezisto de drato.
termopara termometro termometro funkcianta per termoparo\(j).