← Reen al M

PIV · 10499

modul/o

modul/o Z
= absoluta valoro.
Grupo adicia, sur kiu operacias ringo tiel, ke estas plenumitaj la aksiomoj de vektora spaco (oni tiam parolas pri modulo super la ringo).
🏠 Mezurunuo de longo, servanta por indiki la proporciojn; ĉe antikvaj konstruaĵoj ĝi ofte estas la duondiametro de kolono ĉe ĝia bazo.
Diametro de monero aŭ de medalo.
(pp dentrado) Proporcio inter la diametro de la origina perimetro k la nombro de ĝiaj dentoj.
= bloko 7.
module (pp ekvacio k idealo aŭ submodulo) Valide post aldono de elemento de la idealo aŭ submodulo: du elementoj a, b en modulo kongruas module N, se a − b apartenas al N (oni tiam skribas ab mod N; elparolu «module N»).  kongrui 3.