PIV · 14414
★skrap/i
★skrap/i (tr)
1 Forigi partetojn el la supraĵo de korpo per pli-malpli tranĉa ilo, kies eĝon oni pasigas ortangule sur ĝi: skrapi siajn ŝuojn (forigante la koton); skrapi ŝipkarenon (forigante la moluskojn ks); skrapi muron (por forigi la antaŭan farbon ks); skrapi kamenon (forigante la fulgon); li (Ijobo) prenis potpecon, por skrapadi sin per ĝi X; skrapi legomojn (forigante la ŝelon); (f) skrapu la civiliziton k vi trovos la kavernan homon. ☞ grati, raspi, raboti, rugini.
2 Eligi malagrablan sonon per skrapado aŭ simila ago: ĝi simple skrapas la orelojn Z; skrapi violonon; branĉoj skrapis sur la fenestron de la aŭto; skrapi la plankon per la piedoj (por protesti kontraŭ parolanto).
skrapado
1 Ago de iu, kiu skrapas: skrapado de la kota planko. ➞ skrapofranĝo.
2 ⚕ Operacio (per la fingroj aŭ per skrapilo), per kiu oni purigas kavon (ekz. uteron, artikon, absceson), forigante la malsanecajn produktojn eventuale entenatajn. ☞ kuretado.
skrapaĵo. La forĵetinda parto, produktita de skrapado.
skrapeti. Ne profunde, malforte skrapi.
skrapilo
1 Ilo, konsistanta el pli-malpli longa tenilo, kun ortangule fiksita klingo aŭ lameno, uzata por skrapi: forna skrapilo Z.
2 Π Ŝtona ilo, prilaborita el splito per seninterrompaj retuŝoj laŭ unu rando.
deskrapi, forskrapi. Forigi, skrapante: la kalkaĵon, kiun oni deskrapis, oni ĵetu ekster la urbon X.
priskrapi. Purigi per skrapado: la domon oni priskrapu interne X.
skrapmaŝino Ⓣ Veturilo kun pneŭmatikaj radoj aŭ raŭpo, servanta por deskrapi la supraĵon de grundo, enŝovi la skrapaĵon en internan kestegon, kiun oni baskulas por elŝuti ĝin je la difinita loko. ☞ buldozo.
ĉielskrapanto. Tre alta konstruaĵo.
dentoskrapuloj = ronĝuloj.
groŝoskrapa. Tre avara.
kamenskrapisto. Homo, kies metio estas skrapadi kamentubojn.
kotskrapilo. Ŝuskrapilo.
nubskrapulo = ĉielskrapanto.
ŝuskrapilo. Metala klingo, fiksita ĉe la malsupro de muro, apud pordo, por ke oni tie skrapu siajn ŝuojn.
terskrapilo. Skrapmaŝino.