← Reen al G

PIV · 5414

★grat/i

grat/i (tr)
Fari longajn mallarĝajn supraĵajn sulketojn aŭ vundetojn per ungoj aŭ io pli-malpli pinta: hundo gratas ĉe la pordo; se mi eĉ facile (leĝere) lin ekgratos (per la glavo), li tuj pereos Z; grati al si la bruston Z, la vizaĝon Z (montrante funebron); sabla kavo, en kiu kokinoj povus piedgratadi Z; la paseroj tergratas belete per la piedetoj Z. erpi, fendi, skrapi.
Froti per la ungoj, ne vundante: kie jukas, tie ni gratas Z; grati al si la kapon, grati sin post la orelo (signo de perplekseco); gratu mian dorson k mi gratos la vian (interhelpu nin).
Elgrati: se oni gratas nur sangeron el la haŭto, nenia sanigilo povos savi de morto Z.
Prigrati: la malliberulo gratis sur la muro versojn k bildojn Z.
grato. Ago de gratanto: en unu sako du katoj, ĉiam mordoj k gratoj Z; inter la dornoj li ricevis kelkajn fortajn gratojn Z.
grataĵo. Sulketo, vundeto kaŭzita de grato.
gratilo
Ilo por grati la haŭton (dorson ekz.).
Fera ilo por grati (paperon, pipon ktp).
Π Ilo kun rondigita fronto, ellaborita el ŝtona splito aŭ lameno.
degrati. Depreni gratante: degrati la koton de siaj ŝuoj.
elgrati. Deŝiri gratante: elgrati al iu la okulojn Z.
forgrati. Forigi per gratado: forgrati vorton el pergamena rulo.
prigrati. Produkti per gratoj: prigrati sian nomon sur benkoapogilo.
ungograti. Ungi.