PIV · 8250
★konfid/i
★konfid/i (tr)
1 (ark.) = fidi: senlime konfidi iun Z; plene konfidante al la direktanto de la Komitato Z; estas ankoraŭ demando, ĉu oni konfidos al viaj vizaĝoj! Z; konfidi al tio, kion la praktiko montras Z; konfidi al ies promesoj; en mia tuta domo li estas konfidato Z; (abs) konfidu, sed vidu Z; kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras Z.
2 Plenkrede transdoni ion al ies fidela prizorgo: forveturante, la gepatroj konfidis la infanon al la vartistino B; vi la gajnon de la veto konfidis ne al ĝusta mano Z; konfidi leteron al vojaĝanto; konfidi al iu la regadon de provinco; konfidi semojn al la tero; la al mi konfiditan havon mi bone administris; se iu pekos, neante konfiditaĵon […] X. ☞ komisii.
3 Lasi al ies diskreteco ion sekrete gardindan: konfidi sekreton al iu Z; ŝi al neniu povis konfidi sian malĝojon Z; konfidi al amiko siajn projektojn, esperojn, timojn; mi, la konfidatino de viaj junecaj revoj Z; (analoge) se estus permesite al ŝi sin konfidi al li! Z. ☞ konfidenco.
konfida. Montranta konfidon: konfida sinteno, propono; akcepti lin amike k konfide Z; tiam ni povos konfide transdoni la sorton de nia afero al Z […].
konfido. Sento de tiu, kiu konfidas: akiri, ĝui, perdi ies konfidon; konfido naskas konfidon Z; tro da konfido kondukas al perfido Z; havi plenan konfidon al iu Z; havi estimon k konfidon por iu Z; kun konfido neniam rapidu Z; de vi konfidon mi esperis Z; mi en plena konfido nomis lin mia reprezentanto Z; ĝi subfosus la tutan konfidon de la registaroj al nia afero Z; oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem Z; postuli la konfidon de la parlamento.
konfidema. Inklina al konfido.
konfidiga. Vekanta konfidon: lia vizaĝo estis severa, sed tamen konfidiga Z.
malkonfidi. Ne esti certa pri ies honesteco aŭ kompetenteco.
malkonfido. Sento de iu, kiu malkonfidas: kun bedaŭro mi vidas, ke la malkonfido kontraŭ la C. O. kreskas Z; la nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido Z.