PIV 2020 · 4456
★fid/i
★fid/i (tr)
1 Esti certa pri la honesteco, kompetenteco de iu en aferoj, kiuj koncernas nian sorton, feliĉon, sekurecon ks: forte sidas, kiu Dion fidas Z; Dion fidu sed senfare ne sidu Z; timiĝis la popolo k jam fidis nur je Ezopo K; jam al mi fidu, ne maltrankviliĝu! Z; blinde fidi al iu Z; al amiko tro nova ne fidu Z.
2 Kredi al la efiko, taŭgeco aŭ valoro de io, kiel al garantio kontraŭ danĝero, risko ks: falos viaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis X; jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita! X; homo fidas, feliĉo decidas; li fidis sian junecon, forton k laboremon Z; vi fidis vian belecon X, viajn proprajn fortojn Z; fidu propran okulon Z; mi fidas vian vorton Z; kiam edzo fidas nian honestecon, ni prenas el la libereco nur tiom, kiom ni bezonas Z; ne fidu heredon, fidu posedon Z; ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu Z; fidanta al vorto atendas ĝis morto Z; fidata mono (akceptata de la publiko pro fido al la emisiintoj).
fido
1 Tiu kormovo, per kiu ni fidas iun: meti sian fidon sur iun Z; ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido Z; trompi ies fidon Z; ĉe plej granda fido memoru pri perfido Z; (speciale pri Dio) al la Eternulo estu via fido X; la fido, kiu estas en Kristo Jesuo N. ☞ submetiĝo.
2 Tiu sento de sekureco, kaŭzata de la kredo al la efiko, valoro de io: havi fidon pri la sukceso, pri sia estonteco.
3 Religie bazita kredo 2: ni kredis en Kristo Jesuo, por ke ni praviĝu per fido al Kristo N; fido aparte de faroj estas malviva N. Rim. En tiuj ekzemploj fido aspektas kiel sinonimo de kredo. Sed la jena ekzemplo montras la diferencon: ankaŭ la diablo kredas je Dio, sed mankas al li la ĝusta fido.
fidebla. Tia, ke oni povas ĝin fidi: la plano estas preta, fidebla, certa Z; la elekto de fideblaj libroj Z.
fidinda. Tia, ke ĝi meritas fidon: fidinda amiko, metodo.
malfidi. Tute ne fidi: malfidi ies promeson, kapablecon; li obstine malfidas la kuracistojn.
memfido Z. Plena, senduba fido al sia saĝo, kompetenteco: lia memfido estas iafoje nervotikla. ☞ aplombo.
memfida. Karakterizata de memfido: mi indignas kontraŭ la nacioj memfidaj X; memfide alpaŝi la scenejon. ☞ fiera, memcerta.
miafide, viafide…. Laŭ mia (via…) fido.
nefidinda. Tia, ke ĝi ne meritas nian fidon: konante lian tro nefidindan karakteron, mi timas Z; nefidinda espero X.
bonafide ⚖ Agante kun honesta sincereco, sen intenco trompi.
malgrandfida ✞ Havanta ne sufiĉan fidon: ho malgrandfidulo, kial vi dubis? N.