← Reen al K

PIV · 8612

★kred/i

kred/i
(tr) (ion; ke) Rigardi ion kiel verdiritan, ne postulante pruvojn: naivulo kredas ĉiun vorton X; li atestu al la gepatroj tion, kion ili ne volas kredi Z; ĝi apartenas al tiuj aferoj, kiuj bezonas, ke oni ilin pie kredu Z; kion oni deziras kredi, tio estas jam trikvarone kredata B; (abs) mi volonte kredas! Z; (kun subprop.) mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj Z; kiu ne konatiĝis kun lingvo arta ne povas eĉ kredi, ĝis kia grado atingas ĝia facileco Z. aprobi.  opinii, pensi.
(al iu aŭ tr) Rigardi kiel verdireman, ne postulante pruvojn: vi ne volis kredi al mi antaŭe Z; kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li X; homo, al kiu oni devas kredi laŭ lia vorto Z; kredu min, sinjorino! CR; (f) ne kredi al siaj oreloj Z, al siaj okuloj Z. fidi, konfidi.
(tr) (ion al iu; al iu, ke) Akcepti de iu ion kiel veraĵon: vi povas tion kredi al mi, infanoj! Z; ne kredu ĝin, patro, ne kredu al li eĉ unu silabon Z; kredu al mi, ke vidi en E. diversajn plibonigojn neniu tiel fortege dezirus, kiel mi Z; tiu al si mem ne kredis, ke ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al la aliaj Z.
(ntr) (al io, pri io) Rigardi ion kiel efektivan aŭ efektiviĝontan, ne postulante pruvojn: kredi al la vorto Z, promeso de iu Z; ne kredu al iluzioj Z; kredi pri ies senkulpeco, fideleco; oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri gi Z; (samsence tr evi) ĉu vi kredas la potencon de la Egiptaj dioj? B.
(ntr) (je iu) Rigardi iun kiel vere ekzistantan, aŭ kiel sanktan, sen pruvoj: vi preĝas al la Dioj, je kiuj vi ne kredas B; en mia infaneco mi kredis je Dio k je senmorteco de l’ animo Z; kredi je la sonĝoj, je la antaŭsignoj, je la dancantaj tabloj, je la fantomoj. fidi.  superstiĉo.
kredo
Mensa stato de tiu, kiu kredas: kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto Z; famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas Z; mia profunda kredo je l’ homaro min ne trompis Z; mi havas la profundan kredon, ke […] Z.
Mensa konsento pri religiaj aŭ filozofiaj opinioj, kiujn oni rigardas veraj, kvankam ne demonstreblaj: la preĝejo k la kredo de liaj gepatroj faris sur li impreson Z; mi ne memoras, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon Z; unuigi homojn, kiaj ajn estas la filozofie-teologiaj kredoj aŭ hipotezoj de ĉiu el ili Z; transmortan vivon la kredo promesas, la pastroj asertas Z; fonto de kredo Z. fido.
Kredo
Oficiala resumo de la ĉefaj dogmoj de difinita religio: la Kredo de Niceo.
La unua el la tri teologiaj virtoj, per kiu homo aliĝas al veraĵoj, revelaciitaj de Dio k transdonataj de la Eklezio.
kredado. Konduto de iu, kiu kredas ian religion: mi havas ĉirkaŭ mi neniun, al kiu mi povus plaĉi per mia kredado Z.
kredanto, kredantino. Iu, kiu kredas je iu religio: sed tiel same diras ankaŭ la kredantoj de ĉiuj aliaj religioj Z; mi en la mondo de kredantoj trovos nenian simpation Z; mia patrino estis religia kredantino Z; la Komandanto de la kredantoj (la kalifo). ekleziano, fidelulo, piulo.
kredantaro. Religia komunumo.
kredebla. Tia, ke oni povas ĝin facile kredi: lia historio ŝajnis tute kredebla; la plej nekredeblajn aferojn li tuj kredas Z.
kredeble. Tiel, ke oni facile tion kredas: la nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido Z; multaj kredeble restos ne kontentaj Z; mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ Z; lingvo nekredeble facila. probable, verŝajne.
kredebleco. Eco de io kredebla: ilian elekton ni povas antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eĉ kun plena certeco Z; li etendis la limojn de la kredebleco; laŭ ĉia kredebleco.
kredema. Tia, ke li, ŝi facile kredas.
kredigi. Fari, ke io estu kredata de iu: kredigi ion al iu; li volis kredigi al mi, ke li estis en la domo Z; kiel mensoge kredigas diversaj niaj kontraŭuloj Z; se miaj vortoj ne estas sufiĉe kredigaj k vi restas skeptikaj Z; la homaranismo varbos siajn adeptojn ne per blinda kredigado Z. konvinki, pretendi, persvadi.
kredinda. Tia, ke li, ŝi aŭ ĝi meritas kredon.
malkredi. Rifuzi kredon al iu aŭ io: oni akceptus miajn vortojn aŭ kun malamo aŭ kun malkredo Z.
nekredado. Stato de tiu, kiu ne kredas, precipe religie: la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis Z.
nekredanto, nekredantino. Tiu, kiu ne kredas la religion regantan en ties medio. ateisto, liberpensa, senreligia.
nekredebla. Tia, ke oni ne povas ĝin kredi: la nekredebla facileco (de E.) Z.
senkrede. En la maniero de iu, kiu ne kredas: multaj balancas senkrede la kapon, legante miajn vortojn Z.
nekredinda. Ne inda esti kredata.
liberkreda. Akceptanta la kredon je Dio, sed agnoskanta neniun el la ekzistantaj religioj: liberkreda komunumo Z; proklami sian liberkredecon Z; liberkredanoj Z. agnostikismo, diismo, homaranismo.