PIV · 12769
probabl³a
probabl3a
1 (pp opinio) Tia, ke por ĝia vereco ekzistas pli da motivoj, ol kontraŭ.
2 (pp okazaĵo) Tia, ke por ĝia efektiviĝo ekzistas plimulto da ŝancoj: la demisio de la ministraro estas tre probabla; la probabla ekarto estas tiu, kiun oni havas egalan ŝancon superi aŭ malsuperi. ☞ kredebla, supozebla, verŝajna, proksimuma.
probable. Kun plimulto da ŝancoj: probable li ĝin scias, sed ne volas diri; mi venos probable morgaŭ, sed ne certe.
probablo 📈
1 Nombro, kiu estas proksima al la relativa ofto de difinita okazaĵo en longa serio de ripetoj de pli ĝenerala okazaĵo: probablodenso.
2 Nombro, kiu iusence esprimas la gradon de kredindo de aserto.
probableco. Eco de io probabla: ĉe manko de certeco oni devas kontentiĝi je probableco; la probableco de lia vizito je tia horo estas tre malgranda.
probabliko, probablokalkulo ∆ 📈 Teorio k kalkulo pri probabloj.