PIV · 12817
★proksim/a
★proksim/a. Apartigita per malgranda distanco:
1 en la spaco: proksima urbo, najbaro, aŭto; ĉu vi ne povus alporti al mi el ia proksima butiketo lakton k bulkojn? Z; nun ĝuste estas foiro en la plej proksima vilaĝo Z; ŝi estis jam tute proksima al la preĝejoj Z. ☞ apuda, najbara;
2 en la tempo: la tago de la edziĝo estis jam proksima; tiuj mizerulinoj estis jam proksimaj al la fino de la tera migrado Z; en la plej proksima estonteco Z. ☞ baldaŭa;
3 metafore: fabelo k realeco estas tre proksimaj unu al la alia; la senco de «domaĝo» estas tre proksima al la senco de «bedaŭro» Z; jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas X; la buŝo de malsaĝulo estas proksima al la pereo X; mia plej proksima parencaro. ☞ parenca 2, afina.
proksime. En proksima stato, maniero:
1 al ni estos pli bone sidi proksime unu de la alia Z; ili staris proksime de la pordego Z; ŝi ripozis proksime de la kastelo Z; rigardi ion de proksime;
2 tiel proksime ili estis de ĝi k de la ĝojo! Z; ŝi staris senmove, proksime al sveno.
proksimeco. Eco, stato de io, iu proksima: vian proksimecon mi tute ne deziras; loĝi en la proksimeco de la urbodomo; multe pli rapide iras la procedo ĉe pli granda geografia k etnologia proksimeco Z.
proksimigi. Fari iun, ion proksima: proksimigu vian seĝon; samlingveco proksimigas la homojn.
proksimiĝi. Iĝi proksima: ne proksimiĝu al la pordo de ŝia domo X; malrapide, sed fatale proksimiĝas la tago de la triumfo de E..
proksimulo
1 Najbaro: ne deziru la edzinon de via proksimulo X; diru nun al la popolo, ke ili petu ĉiu viro de sia proksimulo k ĉiu virino de sia proksimulino vazojn arĝentajn k orajn X.
2 Ĉiu homo, rilate al alia homo: amu vian proksimulon, kiel vin mem X; ĉiu vidu en sia proksimulo nur homon k fraton Z; peko kontraŭ nia proksimulo Z.
proksimuma. Ne tute ĝusta, sed nur proksima al la ĝusta: proksimuma kalkulo de la loĝantoj; proksimuma signifo de vorto Z; la biblioteko enhavas proksimume (ĉirkaŭ) mil volumojn.
proksimumo. Speco de vortludo, en kiu la du priludataj vortoj estas nur proksimume similaj unu al la alia (kiel en la frazo de Ŝvarco: neniu rozo sen dorno, neniu prozo sen dormo!).
proksimumado ∆ Kalkulo, kiu donas proksimuman rezulton.
alproksimigi. Proksimigi: ĉiuj ŝatis E-on […] nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn Z.
alproksimiĝi. Proksimiĝi: la ŝipo estis alproksimiĝanta Z; jen alproksimiĝis viaj tagoj, por morti X; kiam la vespero alproksimiĝis Z; tiamaniere ili pli alproksimiĝos al la vero Z.
interproksimiĝi. Proksimiĝi reciproke: la popoloj interproksimiĝas kiel unu familio Z.
★malproksima. Apartigita per granda distanco:
1 en la spaco: paco al malproksimaj k proksimaj X; pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima X; pri lando malproksima estas bone mensogi Z; bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo Z;
2 en la tempo: reĝoj de la malproksima antikveco Z; liaj malproksimaj praavoj Z;
3 metafore: malproksima de mi estas la deziro ribeli Z; preĝejo proksima, sed Dio malproksima Z.
malproksime. En malproksima stato, maniero:
1 tre malproksime ĉiuj ni staras la unuj de la aliaj Z; ŝtelu malproksime, edziĝu proksime Z; la preĝeja sonorilo vidas malproksime ĉirkaŭ si Z; alporti ion de malproksime Z; ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj Z; sendi iun malproksimen Z;
2 malproksime en la pasinteco tio okazis; la fina malapero de la muroj inter la popoloj estas ankoraŭ tre malproksime Z;
3 tia projekto staras ankoraŭ malproksime de realiĝo Z; min vi ne havas la rajton venĝi, tre malproksime estas ĝis tio! Z; vagi malproksime de la solvo; mensogo malproksimen ne kondukas Z.
malproksimo. Spaco aŭ tempo malproksima.
malproksimeco. Eco, stato de iu, io malproksima: tion oni aŭdas en la malproksimeco de mejloj sur la tero Z; oni ĝin (ŝipon) povis vidi jam en granda malproksimeco Z; ĉu la intergentan malamon kreas la reciproka malproksimeco? Z.
malproksimiĝi. Iĝi malproksima: tial malproksimiĝis de ni justeco X.
Proksim-Oriento Vd Oriento.