← Reen al A

PIV · 1030

★apud

apud.
I - Prep. esprimanta la netuŝan proksimecon, k koncernanta pli precize:
la personon aŭ objekton plej proksiman al la priparolato: stari apud la patro Z; la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo Z; li sidas apud la tablo k dormetas Z; oni starigis ĝin [la florpoton] ĉe la fenestro tute apud lia lito Z; ĝian kropon kun ĝiaj plumoj (de la oferota birdo) li forigu k ĵetu ĝin apud la altaron […] en la cindrejon X; (f) oni komencis praktiki la holandajn metodojn de medicino apud (paralele kun) la ĉinaj.
objekton en pli-malpli granda najbareco: apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas Z; estis varmega batalo apud Lepsiko Z. Rim. Inter apud k ĉe (en ties loka signifo) la diferenco estas la sama, kiel inter super k sur: li havis glavon ĉe la femuro k lancon terpikitan apud li; mi ne loĝas ĉe mia frato, sed mia loĝejo estas apud la lia Z.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
apuda. Estanta proksime: ŝi montris per la mano la pordon de la apuda ĉambro Z.
apude. En la proksimeco: pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro Z; tion montris la apude pendanta pli granda pentraĵo Z; li starigis la botojn apude de siaj Z; vidu ĉi-apude.
apudesti. Esti en apudeco. alesti, ĉeesti.