PIV · 11761
★parenc/o
★parenc/o. Persono, havanta kun alia persono komunan antaŭulon, aŭ havanta analogan rilaton, fiksitan de la moroj k/aŭ de sociaj leĝoj: parenc’ al parenco ne malhelpas intence Z; malriĉulo parencojn ne havas Z; pli bona amiko intima ol parenco malproksima Z; parenco per Adamo Z (treege malproksima, nur fantazia). ☞ gepatroj.
parenca
1 Apartenanta al unu sama familio: preskaŭ ĉiuj loĝantoj de la vilaĝeto estas parencaj inter si; (f) ĉi tie la arboj ŝajnas parencaj al ni Z; parencaj rilatoj.
2 Apartenanta al unu sama kategorio aŭ speco: parencaj lingvoj; la talentoj de George Sand k de E. Orzeszko estas parencaj B. ☞ analoga, najbara, proksima.
parencaro. Tuto de la parencoj: riĉulo havas grandan parencaron Z; li sciis nenion pri la patrujo k parencaro Z.
parenceco. Rilato inter tiuj, kiuj estas parencoj: personoj starantaj en la sama linio de parenceco Z; ĝi montris sian parencecon kun li per la formo de sia korpo Z.
parenciĝi. Iĝi parenca (per ies edziĝo): kun kia diablo vi parenciĝis! Z.
★boparenco. Parenco per edziĝo: ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj Z.