← Reen al A

PIV · 732

analog⁷a

analog7a
Simila, laŭ kelkaj rilatoj, al alia afero de malsama speco; nur parte simila: tiuj du lingvoj havas analogan manieron formi la pluralon.
Malsamdevena, malsamorigina, sed servanta al samaj fiziologiaj celoj ĉe malsamaj animaloj aŭ vegetaĵoj: la flugiloj de insektoj (haŭtfaldaĵoj) estas analogaj al la flugiloj de birdoj (antaŭaj membroj). adekvata, homologa, konforma, responda, simetria.
(pp molekulo) Parenca al alia molekulo pro strukturo, funkcio aŭ aktiveco: merkaptano estas analoga al alkoholo (kun sama skeleto sed malsama funkcio); tolueno estas analoga al benzeno (kun iom diferenca strukturo, sed sama reakciemo); ampicilino estas analoga al penicilino (kun sama aktiveco). homologa.
💻 (pp datenoj) Kontinua, glate ŝanĝebla. cifereca.
analoga komputilo. Komputilo, kiu funkcias per fizika simulado de problemo, ĝenerale kun kontinuaj kvantoj.
analogo, analogaĵo Molekulo analoga al alia molekulo: tolueno estas analogo de benzeno.
analogeco
Parta simileco en la uzmaniero aŭ destino de malsamspecaj objektoj.
Φ Procedo de rezonado per analogaj kazoj.
Λ Procedo, per kiu la lingvouzantoj kreas novajn formojn aŭ vortojn analoge al aliaj jam ekzistantaj.