← Reen al A

PIV 2020 · 731

analiz¹i

analiz1i (tr)
Provi trovi la konsistaĵojn de kombinaĵo aŭ kompleksaĵo: analizi solvaĵon, fenomenon.
Λ Disigi eldiraĵon aŭ tekston en ties unuojn (frazoj, sintagmoj, morfemoj).
Detale esplori la esencon de dokumento aŭ verko, por povi ĝin ĝuste resumi aŭ taksi: analizi dokumenton, paroladon, romanon; analizi ĉiujn faritajn proponojn estus laboro senfina Z.
Esplori veterstaton laŭ diversaj vidpunktoj, por prepari diagnozon, el kiu rezultos prognozo.
analizo
Diserigo en la konsistigantajn elementojn: kvanta analizo; spektra analizo.
Diseriga esplorado de la konsisto de io: analizo de teatraĵo, de kompleksa frazo; sintaksa analizo; mi donos kritikan analizon de ĉiuj proponataj ŝanĝoj Z.
Φ Indukta metodo, kiu iras de la kompleksa al la simpla. sintezo.  psiko.
analiza
Rilata al analizo: analiza rezonado; analiza metodo (iranta de la fenomenoj al la principo); analiza propozicio.
Λ (pp lingvo) Tendencanta koincidigi la nombron de vortoj kun la nombro de morfemoj.
analizilo Prismo por analizi la polarizan staton de la lumo.
analizisto
Specialisto pri analizo (kemia, psika).
 Z (evi) = dissekcisto.
merkatanalizo Procedo por difini la karakterizojn k amplekson de merkato.
psikanalizo Ψ Psikologia doktrinaro k psikoterapia metodo, elpensita de Freŭdo k celanta malkovri k prilabori psikajn konfliktojn k malordojn, kiujn psika repuŝo igis nekonsciaj dum la personeca disvolviĝo.