PIV 2026 · Artikolo 17874

psikologio

Litero P

psikologio PSIK scienco pri psikaj fenomenoj: psikologio de la infanoj psikologio de la bestoj psikologio de la normala homo psikologio de la homamasoj la psikologio estis iam parto de la filozofio, sed ĝi nun iĝis memstara ➞ psikologo.
psikologia rilata al psikologio: psikologiaj esploroj psikologiaj metodoj psikologia milito provanta efiki sur la psikon de la malamikoj
amaspsikologio scienco pri konduto de homamasoj.