PIV 2026 · Artikolo 730

analitiko

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. analitika
  2. furier2/a analitiko
  3. harmon/a analitiko
analitiko MATE parto de matematiko, kie oni studas funkciojn per derivo kaj integro.
analitika
1 rilata al analitiko: matematikisto, kiu intencus sentigi per analitikaj funkcioj la kurblinion, desegnitan de infaneta mano SSz
2 funkcio elvolvebla en potencoserion en ĉirkaŭaĵo de ajna punkto.
furier2a analitiko branĉo de matematiko, kie oni malkomponas funkciojn en purajn oscilojn, nomita laŭ la matematikisto Furiero 2.
harmona analitiko furiera analitiko kaj ties ĝeneraligoj al grupoj.