← Reen al S

PIV 2020 · 14215

simetri¹o

simetri1o
💡 Tia strukturo de objekto, kiu ebligas dividi ĝin per punkto, linio, ebeno ks en du aŭ plurajn partojn ĝuste similajn en formo k dimensio rilate al tiu punkto ktp: la simetrio de la homa korpo estas ne tute perfekta; objekto k ĝia bildo en spegulo estas plej perfekta tipo de simetrio; simetrio de floro.
Harmonia rilato inter la partoj k la tuto, rezultanta el proporcieco k regula aranĝo de tiuj partoj: se mi rompus ĉi tiun Veneron, tiam la simetrio k beleco ĉesus ekzisti Z; simetrio estas la bazo de la arkitekturo, same kiel ritmo – de la poezio aŭ muziko.
simetria
Posedanta simetrion: la tuta aspekto de la sanktejo estis simetria X; iom tro simetria aranĝo de la argumentoj en pledo; vazoj simetrie metitaj sur kameno.
a) (pp geometria figuro) Koincidanta kun si mem post apliko de iu bijekcio, ekz. rotacio je 180°, reflekto rilate al ebeno. b) (pp alia matematika objekto) Egalanta al sia bildo per certa bijekcio: simetria polinomo (la bijekcio estas permuto de la variabloj); simetria matrico (la bijekcio estas la transpono); hermite simetria matrico (la bijekcio estas la kunligaĵo de la transpono k la konjugo; Sin. hermita matrico); simetria rilato (Vd rilato); simetria bildigo en hilberta spaco (kiu estas malvastigaĵo de sia adjunkta bildigo). memadjunkta.
a) (pp molekulo) Supermetebla al ĝia spegula bildo: glicino estas la sola simetria aminacido. b) (pp atomo en molekulo) Havanta simetriajn elektronorbitojn pro la simetrio de la najbaraj atomoj: simetria karbono.
simetrieco = simetrio 2.
nesimetria. Ne havanta simetrion: nesimetria vizaĝo; nesimetria molekulo (ne supermetebla al ĝia spegula bildo); nesimetria atomo (havanta nesimetriajn elektronorbitojn pro la tira aŭ puŝa efiko de la najbaraj atomoj de la molekulo); nesimetria karbon(atom)o.
simetriigilo Kuplilo inter nesimetria lineo k simetria anteno, ekvilibriganta la ondon ĉiuflanke en anteno.