PIV 2026 · Artikolo 87

adekvata

Litero A

adekvata
1 ĝuste konforma al la cirkonstancoj: adekvataj preskriboj adekvataj preparoj adekvataj instrukcioj la difinoj estas tiel adekvataj, ke la libro estas iasence enciklopedio MBo la plej adekvata sinteno antaŭ tiaj vortoj estas ne tuj haltigi la legadon por konsulti ilin en vortaro Ko la ŝvelanta penso senĉese serĉas novajn, adekvatajn esprimojn en la lingvo ILa
1 Ne uzu adekvata en la senco de sufiĉa aŭ ekvivalenta.
2 FILO klare kaj tute ampleksanta ĉiujn karakterojn de la objekto: adekvata difino adekvata scio adekvata kaŭzo