PIV · 8259
★konform/a
★konform/a
1 Tia, ke ĝia formo estas ĝuste simila al tiu de alia objekto, rigardata kiel modelo: kopio konforma al la originalo; la fizika organizo de la homo estas konforma al tiuj de aliaj mamuloj; miaj deziroj estos ĉiam konformaj al la viaj.
2 Σ Ĝuste responda al tio, kion iu volas aŭ io trudas: mia konduto estis konforma al viaj ordonoj; vivmaniero ne konforma al la reguloj de higieno Z; zorgu, ke viaj agoj estu ĉiam konformaj al viaj principoj.
3 Bone akordiĝanta kun, ĝuste taŭga por: vi povas prunti la vestojn de la soldato, ili estos konformaj al vi Z; ĉu liaj konsiloj estas konformaj al la natura irado de nia lingvo? Z; la titolo k la kostumo estis tute konformaj unu al la alia Z; li serĉis vortojn konformajn al la situacio Z; la profesioj instruista k artista montriĝis ne konformaj por vi Z.
4 ∆ (pp bildigo) Konservanta ĉiujn angulojn.
konforme al. En maniero konforma al: ordoni konforme al la kutimoj k moroj Z; konforme al tiu deklaro Z; konforme al via bonfaremeco deturniĝu via kolero X; konforme al via vorto X.
konformi (ntr) Esti konforma: tiu kopio ne konformas al mia manuskripto.
konformeco. Eco de tio, kio estas konforma: estas inter ili ia mirinda konformeco de gustoj k opinioj; la konformeco de la kultivoj kun la grundoj; kopikonformecon atestas s-ro N.
konformigi, alkonformigi. Fari, ke io estu konforma: konformigu la gestojn al la vortoj k la vortojn al la gestoj Z; niaj artikoloj devas esti konformigitaj al la bezonoj k gustoj de la gazetoj Z; konformigi dieton al la temperamento de malsanulo; la fabeloj estas ordinare alkonformigitaj al la aĝo Z (de la infanoj); li alkonformigis al ĝi sian agadon Z; mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj Z.
konformigi sin, alkonformigi sin, konformiĝi, alkonformiĝi. Iĝi konforma: (miaj decidoj) konformigas sin al la volo de la reĝo Z; alkonformigi sin al la volo k opinio de ĉiuj aliaj Z; la virinoj ne estas ankoraŭ edukataj tiamaniere, ke ili povu alkonformiĝi al la postuloj de tia socio Z; lia agmaniero tute ne konformiĝas al la statuto; filozofio konformiĝanta al la novaj eltrovoj de la scienco.
konformismo 🅢 Tendenco de tiu, kiu konformigas sin al la reganta ideologio, al la tradiciaj kutimoj k moroj.
konformisto. Konformismano.
interkonformigi. Reciproke konformigi: belaj k harmonie interkonformigitaj objektoj Z.
interkonformiĝi. Konformiĝi unu al la alia: ĉi tiuj ambaŭ estaĵoj de malsamaj aĝoj tiel interkonformiĝis, ke […] Z.
nekonforma. Kontraŭa: opinio nekonforma al la nia.
nekonformeco. Karakterizo de io, kio estas nekonforma: la nekonformeco de la adjektivo kun la substantivo Z (neakordiĝo).
nekonformismo 🅢 Tendenco de tiu, kiu pri grava punkto ne akceptas ian moron de sia medio.