← Reen al K

PIV · 8258

konflikt²o

konflikt2o
🅢 Kontraŭdiro inter posedo k neposedo, inter diverĝaj aspiroj k interesoj, esprimiĝanta en agado de sociaj grupoj: socia konflikto; generacia, klasa konflikto
👥 Malkonsento, kaŭzita de kontraŭeco de deziroj aŭ opinioj: konflikto de interesoj, pasioj; konflikto kun la propra konscienco B; konflikto inter du regnoj B; konflikto pri juĝorajto inter du tribunaloj; arma konflikto; konfliktkomisiono (de SAT); (f) disformi nomojn proprajn, ke ili ne venu en konflikton kun la gramatiko Z; animkonflikto. antagonismo, batalo, kolizio, malakordo.
konflikti (ntr) Esti en konflikto: la graco konfliktas kun la homa libervolo.
ekkonflikti. Veni en konflikton.
laborkonflikto. Konflikto estiĝinta inter labordonanto(j) k dungito(j).