PIV · 8070
kolizi⁴i
kolizi4i (ntr)
1 Renkontiĝi k fortege tuŝegi sin reciproke: la eksprestrajno koliziis kun vartrajno; la akvoj kolizias kontraŭ la ŝtonoj, kiuj baras ilian fluadon. ☞ karamboli.
2 (f pp cirkonstancoj aŭ sentoj) Neakordiĝi, kontraŭi, konflikti: tia entrepreno kolizius kun la leĝo; la honoro koliziis en li kun la timo B.
kolizio
1 Fortega kunpuŝiĝo de du moviĝantaj objektoj: kolizio de aŭtoj, ŝipoj, aviadiloj, trajnoj. ➞ kolizifuĝinto, kolizimato.
2 (f) Renkonto de kontraŭaj cirkonstancoj, elementoj ktp: kolizio de interesoj, de sentoj; la formoj venas en kolizion unu kun alia Z; la eterna k freneziga kolizio de vortoj k formoj Z (en projektata L.I.); landoj, en kiuj kolizioj de gentoj estas renkontataj sur ĉiu paŝo Z.