PIV · 7401
karambol¹i
karambol1i (ntr)
1 ♠ En bilardo, tuŝi per sia globo la du aliajn.
2 (f) Kolizii: pramo karambolis kun vaporŝipeto k subakviĝis; ne deklaru per trumpet’ kiel vi en la lito karambolas K.
karambolo
1 Ago karamboli.
2 (f) Kolizio.
3 ♧ Renkontiĝo de du fortaj akcentoj interne de verso (ekz-e: «Levi la vidon al lum’ nova!»).