← Reen al B

PIV · 1915

bilard²o

bilard2o
Nomo de diversaj ludoj, en kiuj oni movas eburajn aŭ plastajn globojn, frapante ilin per la pinto de longa bastono: franca bilardo (tri globoj;  karamboli), usona bilardo (16 globoj sendendaj en truojn).
La tablo, uzata por tiu ludo, kovrita per verda drapo, provizita per elastaj randoj k eventuale per celtruoj.
elektra bilardo. Ludaparato, en kiu ŝtala globeto, manovrata pere de elektraj batiloj, trairas deklivan dedalon, aŭtomate markante poentojn, kiam ĝi trafas celojn.
bilardejo, bilardosalono. Ĉambro en domo aŭ kafejo, destinita por tiu ludo.